2009-11-06
Matene de la 5-a de novembro laŭ la pekina tempo, londona aŭkciejo Sotheby's vendis sigelilon de ĉina imperiestro Qianlong el la 18-a jarcento kontraŭ 40 milionoj da juanoj. La 5-an de novembro, la Ŝtata Administracio de Historiaj Restaĵoj de Ĉinio reasertis, ke Ĉinio oponas kontraŭ aŭkcio de rabitaj kaj perdiĝintaj ĉinaj historiaj restaĵoj, kaj apelaciis, ke aŭkciejoj observu spiriton de koncernaj internaciaj konvencioj kaj gvidan principon de profesia moralo.
La administracio esprimis, ke estontece Ĉinio pluapaŝe fortigos enketon pri perdiĝintaj ĉinaj historiaj restaĵoj kaj alprenos rimedojn por akceli revenon de pli multe da perdiĝintaj historiaj restaĵoj al sia lando.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |