La 5-an de novembro proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Ma Zhaoxu deklaris, ke laŭ invito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, usona prezidento Obama faros ŝtataferan viziton al Ĉinio de la 15-a ĝis la 18-a de novembro. Tiam dulandaj gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj komune zorgataj problemoj internaciaj kaj regionaj.