2009-11-09
La 7-an de novembro en la Ĉina Internacia Konferenco pri Interfluo de Talentuloj 2009 dek transmaraj specialistoj kun elstaraj kontribuoj estas titolitaj kiel "Plej influaj transmaraj specialistoj en la 60 jaroj de la nova Ĉinio". Inter ili estas Israel Epstein, kiu oferis sian tutan vivon al la ĉina ekstera informado, brito Joseph Needham, kiu la unua sisteme konigis al la mondo la disvolvan historion de la ĉina scienctekniko, usona sciencisto kun ĉindeveno Tsung-Dao Lee kaj Fok Chun Wan Ian, novgeneracia gvidanto de komercistaro kaj filantropia entreprenisto de Hongkong.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|