2009-11-09
La 7-an de novembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en ĉefstabejo de la Ligo de Arabaj Landoj en Kairo kun Amr Mahmoud Moussa, ĝenerala sekretario de la ligo.
Wen Jiabao esprimis laŭdon al Amr Mahmoud Moussa pro lia aktiva akcelo de amikaj rilatoj inter la ligo kaj Ĉinio. Wen Jiabao diris, ke Ĉinio volas penadi kune kun arabaj landoj por fari "Kunlaboran Forumon inter Ĉinio kaj la Ligo de Arabaj Landoj" solida kaj efika, pluapaŝe enhavoriĉigi duflankajn partnerajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon kaj komunan progreson de la rilatoj.
Amr Mahmoud Moussa diris, ke la ligo esperas en la nova situacio, antaŭenpuŝi "Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj la Ligo de Arabaj Landoj", plifortigi duflankan kunlaboron en ĉiuj flankoj kaj kune dediĉi al protektado de la mondaj kaj regionaj paco, stabileco kaj disvolviĝo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua |