Multaj lokoj de Ĉinio okazigis kontraŭincendiajn aktivadojn en "Fajrestinga Tago"
2009-11-10
La 9-a de novembro estas Tutlanda Fajrestinga Tago de Ĉinio. Multaj lokoj de Ĉinio okazigis aktivadojn kontraŭ incendio en vintro. La temo de la ĉi-jara Fajrestinga Tago estas "Ĉiuj partoprenu en kontraŭincendia agado kaj kune ĝuu sekuran vivon".
En la jaro 1992, la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio difinis, ke la 9-a de novembro estu Tutlanda Fajrestinga Tago.