2009-11-10
La 9-an de novembro, Elizabeth Bagley, speciala reprezentanto de la Ŝtata Departemento de Usono por Tutmonda Partnereco, diris, ke partopreno de Usono en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas atesto pri la stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.
Tiutage Elizabeth Bagley diris en kunveno de la Ŝtata Departemento pri la partopreno de Usono en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ke Ĉinio donas tre grandan subtenon al partopreno de Usono en la Monda Ekspozicio, kaj la partopreno de Usono mem estas "tre grava atesto" pri la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio kaj "komerca diplomatio" en bona disvolviĝo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|