2009-11-10
La 9-an de novembro Yang Jiechi, ĉina ministro de eksteraj aferoj, diris en Sharm El Sheikh, ĉemara urbo de Egiptio, ke la Forumo pri la Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko fariĝis "motoro de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko", kaj la postaj tiurilataj laboroj de koncernaj flankoj iros plenrapide.
Li diris, ke la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas kaj grava platformo kaj flago konduki ambaŭflankan kunlaboron kaj motoro akceli tiun ĉi kunlaboron.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|