2009-11-11
La 10-an de novembro en Pekino, inaŭguriĝis la Pekina Forumo 2009 por Nobel-premiitoj. Ĉeestis al la forumo kvar nobel-premiitoj pri ekonomiko, inkluzive de Robert A. Mundell kaj Daniel L McFadden.
Sinjoro Daniel L McFadden esprimis, ke en la forumo oni faros esploradon pri "financa rekonstrado kaj ekonomia vigliĝo de la mondo".
Kadre de la tri-taga forumo okazos ankaŭ strategia forumo pri financa rekonstruado kaj ekonomia vigliĝo, forumo de financa industrio, renkontiĝo de la nobel-premiitoj kun pekinaj studentoj.
Redaktorino: Chen Ji |