2009-11-11
Antaŭtagmeze de la 10-a de novembro okazis milita interpafado inter la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) kaj la Korea Respubliko en la Flava Maro.
Laŭ raporto de la Novaĵagentejo Yonhap de la Korea Respubliko, je la 11-a horo kaj 28 minutoj en la 10-a de novembro laŭ la loka tempo, patrolŝipo de KPDR transpasis "nordan limlinion" de la Korea Respubliko en la marareo de la Flava Maro, pro tio kore-respublika mararmeo donis al ĝi averton, post tio la patrolŝipo de KPDR pafis al la kore-respublika ŝipo. Nuntempe, ne estas raporto pri morto kaj vundiĝo de kore-respublikaj homoj, sed la ŝipo de la Korea Respubliko estas difektita.
Tiutage vespere Lee Dong-kwan, ĉefa novaĵoficisto de la prezidentejo de la Korea Respubliko, esprimis, ke posttagmeze kore-respublika prezidento Lee Myung-bak okazigis urĝan kunvenon pri sekureco kaj gardado, por diskuti pri rimedoj respondaj al la afero. Li postulis, ke la kore-respublika Nacidefenda Ministerio plifortigu gardadon kaj evitu pluan malboniĝon de la afero.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Liu Zijia |