Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao intervidiĝis kun Mijan Zainal Abidin
2009-11-11

 

    La 10-an de novembro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Kuala-Lumpuro kun malajzia suvereno Mijan Zainal Abidin. La ŝtataj estroj de ambaŭ landoj estas kontentaj pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj. Ili volas klopodi plu por profundigi la kunlaboron inter la du landoj, feliĉigi la du popolojn, kaj fari pli grandan kontribuon por la paco kaj disvolviĝo de la propra regiono.

 

    Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas bonaj najbaroj kaj amikoj, kaj la kontakto inter la du popoloj havas tre longan historion; en 35 jaroj post sia establiĝo la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝas. Li montris, ke la rilatoj inter la du landoj nun estas en la grava periodo de la plua disvolviĝo kaj vizaĝas al novaj disvolvaj ŝancoj; nun la regiona situacio profunde ŝanĝiĝas, kaj influo de la financa krizo evidentiĝas plue; ekspansiigo de la strategia kunlaboro ne nur konformas al komunaj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ utilas al la stabileco kaj prospero de la propra regiono; Ĉinio alte taksas disvolvon de la rilatoj kun Malajzio, kaj volas klopodi kune kun Malajzio por senĉese antaŭenpuŝi la amikan kunlaboron al la nova ŝtupo.

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng