2009-11-12
La 11-an de novembro en Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio, ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun malajzia ĉefministro Najib Tun Razak. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri fortigo de la strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Malajzio kaj atingis vastan komunan konon.
Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Malajzio por senĉese disvastigi kaj profundigi praktikajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la strategiajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj al nova nivelo.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Su Yijun |