2009-11-12
|
Sur la ekzercejo |
La 10-an de novembro la ĉina komisiono por urĝa traktado de nukleaj akcidentoj faris la unuan ekzercadon pri urĝa traktado de eventualaj nukleaj akcidentoj cele kontroli kaj ekzameni la projekton kaj efikecon de plenuma procedo tiukampe.
Dum la ekzercado oni simulis ellason de radio-aktivaj materialoj de la ĉefa tubo de la dua generatoro de la Tianwan-a Nuklea Elektrejo. Kaj diversnivelaj organizoj por urĝa traktado de eventualaj nukleaj akcidentoj rapide agadis laŭ la postuloj de la projekto kaj faris savadon.
(el la retejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi
|