2009-11-12
La 10-an de novembro en merkato en Charsadda, regiono apud Peshawar, urbo en nordokcidenta Pakistano, okazis suicida aŭtobomba atako, en kiu mortis almenaŭ 20 homoj kaj vundiĝis pli ol 40 personoj.
Ĝis nun ankoraŭ neniu organizo deklaris surporti al si respondecon pri la atako, sed la pakistana registaro kondamnis koncernon de Taliban al la atako. Pakistana ĉefministro Syed Yusuf Raza Gillani tiutage kondamnis la atakon kaj ordonis liveri la plej bonan kuracon al la vunditoj.
el Ĉina Radio Internacia
Redaktorino: Chen Ji |