| 2009-11-17
La 16-an de novembro Muzeo pri Ĉinaj Ideogramoj estis malfermita en Anyang, Henan-provinco, naskiĝloko de enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj de Shang-dinastio, ĉ. 16-a ĝis 11-a jarcento a. K. La muzeo havas kolekton de 4123 antikvaj objektoj, kiaj enskriboj gravuritaj sur testudkarapacoj, bestoostoj, antikvaj bronzaĵoj kaj bambuaj slipoj; verkoj pri evolua historio de ĉinaj ideogramoj kaj kaligrafio, skribaĵoj de ĉinaj naciminoritatoj.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Zijia
|