2009-11-18
 |
Jia Zhibang konigas situacion pri redono de kampoj al arbaroj. |
La 17-an de novembro Jia Zhibang, vicprezidanto de la Komisiono pri Forstumado de Ĉinio kaj direktoro de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, konigis en la gazetara konferenco okazigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en Pekino la rezulton de la 7-a kontrolado de la tutlandaj arbaraj resursoj.
La rezulto montras, ke nuntempe Ĉinio posedas 195 milionojn da hektaroj da arbaroj, kiuj kovras 20.36% de la totala areo de la lando. Ĝis nun Ĉinio kulturis 62 milionoj da hektaroj da arbaroj, la arborezervo atingis 1.961 miliardojn da kubmetroj kaj la areo de la kultivitaj arbaroj de Ĉinio daŭre okupas la unuan lokon en la mondo.
(el la retejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi
|