Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tony Blair, eksĉefministro de Britio:disvolvo de Ĉinio estas eskter atendo de la Okcidento
2009-12-04

Tony Blair, eksĉefministro (la dua dekstre), interparolis kun lokaj laborantoj en Baigong-vilaĝo, Guiyang 
    La 9-an de oktobro retejo de “Azia Wall-Strato-Ĵurnalo” publikigis artikolon “Ŝanĝiĝo de Ĉinio” de Tony Blair, eksĉefministro de Britio. En la artikolo, li skribis:

 

    Unu semajnon post la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio gastigis la unuan Mondan Pintkunvenon de Amaskomunikiloj, el kio oni legis, ke Ĉinio jam iris longan vojon, kaj havos pli longan vojon.

 

    Unue, oni devas koni la problemojn alfrontatajn de Ĉinio. Kiel oni scias, ke Ĉinio havas 1.3 miliardojn da loĝantoj el 56 nacioj, se ĝi disiĝus, estus katastrofo por la mondo.

 

    Oni devas koni la defion, kiun la ekonomia disvolvo direktas al Ĉinio: En Usono nur 4% de ĝiaj loĝantoj sin okupas pri agrikulturo, sed en Ĉinio 60% de la loĝantoj sin okupas pri tio. Tie pli ol 150 milionoj da ĉinoj elspezas nur 1 usonan dolaron ĉiurtage por ĉiutagaj necesaĵoj. La lando devas turni sin al la industria. En Ĉinio Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj iuj aliaj grandaj urboj aspektas kiel disvolviĝinta lando, dum en multaj vilaĝoj, lokoj malproksimaj al grandaj urboj kaj ĝia okcidenta parto restas ankoraŭ en komenca stadio de la disvolviĝo. Estas kredeble, ke tiuj lokoj disvolviĝos per neimagebla rapideco.

 

    Hodiaŭ ni energie diskutas, ĉu Ĉinio kapablas teni la mondan ekonomion en ekvilibro, ĉu ĝi povas ludi kontentigan rolon en intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo en Kopenhago, kaj per kia sinteno ĝi traktas iranan problemon. Tio ne signifas, ke ni ĉesu fari rigorajn demandojn al ĉinaj gvidantoj, sed signifas, ke ni devas koni la problemojn en ilia situacio.

 

    Eble ni kritikos la malrapidecon de ĝia politika reformado, kaj maltrankvilos pri ĝiaj homaj rajtoj kaj leĝsistemo. Tamen ni devas koni, ke ĝia klopodo en politiko kaj ekomonio estas unika en la historio de la homaro, ĝia disvolviĝo estas ne imagebla por gvidantoj de la okcidentaj landoj.

 

    Oni devas koni la ŝanĝiĝon de Ĉinio en la pasintaj 30 jaroj. Ĉinio iris zigzagan vojon en pordmalfermo. Ni devas vidi, ke en la pasintaj 25 jaroj malmultiĝis je 80% ĉinaj malriĉuloj laŭ kriterio de la Monda Banko, kaj duobliĝis ĝia pokapa enlanda produktovaloro. Ĉinaj entreprenistoj estas la plej elstaraj en kreiveco. Ĉinio nun estas la plej granda merkato de aŭtoj en la mondo, kaj ĝi multe investas en produktado de verdenergiaj aŭtoj. Ĝi estas la dua granda merkato de ventaj turbinoj kaj la tria de sun-energio. Ĉinaj universitatoj havas amikan rilaton kun la plej bonaj okcidentaj universitatoj. La nombro de ĉinaj studentoj, kiuj finis sian studon en politeknikoj, jam superis tiun de la eŭropaj en la tuto.

 

    Novaj figuroj sin ekmontris en la gvidantaro. Ili ne estas tiel mallertaj kaj rigidaj en interparolado kiel antaŭ 20 jaroj, kiam mi unuafoje vizitis Ĉinion antaŭ nelonge.

 

    Oni laŭdas la sukcesojn gajnitajn de Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj. Ili interesiĝas ankaŭ pri ĝia antikva civilizacio.

 Tony Blair, (la kvara dekstre) vizitas sun-energian platon.

    Ĉinio donas ŝanĉon al aliaj landoj, kaj ĝia ŝanĝiĝo profunde influis nin. Se ni juste traktos Ĉinion, ĝi fariĝos nia aliancano en ekonomio, politiko kaj kulturo. Tio estas ege valora ŝanco por ni.

 

    Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis demonstran inĝenieradon antaŭurbe de Guiyang. En la urbomezo mi vidis butikojn de modaj komercaĵoj kaj viglajn noktajn amuzaĵojn. En tieaj vilaĝoj mi vidis ne nur novajn domojn, sed ankaŭ kadukajn kabanojn kaj malriĉulojn.

 

    Promenante sur stratoj, lokaj loĝantoj timete rigardis min en la komenco, sed kiam mi montris al ili mian bonkorecon, ili regalis min amike. Ni kune fotis nin kaj senĝene interparolis. En Ĉinio nun multe pliboniĝas la rilatoj inter la registaro kaj popolo.

 

    Tial kiam ni retrorigardas la historion de Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj, estas necese por ni koni la longan vojon antaŭ ĉina popolo, kaj ĝiajn rikoltojn kaj ni devas demandi nin mem, kian helpon ni povas doni al Ĉinio .

 

el retejo Xinhua

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng