Teksto kaj fotoj de Zhao Xi
 |
La gazetara konferenco pri la 4-a Konferenco de Konfuceaj Institucioj |
Antaŭ kelkaj tagoj mi informiĝis el la gazetara konferenco organizita de la Ĉinlingva Oficejo de Ĉinio kaj ĉefstabejo de Konfuceaj Institucioj, ke okazos en Pekino la 4-a Konferenco de Konfuceaj Institucioj de la 11-a ĝis la 13-a de decembro kun partopreno de 500 delegitoj kaj rektoroj de Konfuceaj Institucioj.
Xu Lin, ĝenerala sekretario de ĉefstabejo de Konfuceaj Institucioj kaj direktoro de Ĉinlingva Oficejo de Ĉinio, diris, ke la konferenco kun temo “ Konfucea Institucio kaj servoj por kvartaloj” havas en si kelkajn partojn, nome ferma ceremonio, prezentado de lernantoj de konfuceaj institucioj, forumo de rektoroj de tiuj institucioj, diskutoj, interŝanĝo de opinioj, resumo k.s.
 |
Xu Lin, ĝenerala sekretario de ĉefstabejo de Konfuceaj Institucioj kaj direktoro de Ĉinlingva Oficejo de Ĉinio, akceptas intervjon de aŭtoro. |
Dum la prezentado lernantoj de konfuceaj institucioj per sia lernita ĉina lingvo kaj kulturo konigos la progreson de la institucioj kaj ilian spiritan fizionomion. En la forumo de la konferenco oni diskutos pri problemoj en konstruo de konfuceaj institucioj.