2009-12-14
Kiam la disputo de reprezentantoj pri ellaso-redukta celo ne estas finita en Kopenhago, ĉinoj jam komencis provi "malaltkarbonan vivon" kaj per reala agado respondi al la klimataj ŝanĝiĝoj de la tuta terglobo.
Nuntempe pli kaj pli multaj ĉinoj komencis ŝanĝi la originajn vivmanierojn. Ili elektas kaj uzas elektro-ŝparajn aparatojn, akurate malŝaltas elektran fonton, malmulte uzas klimatizilon; por vojaĝo preferas piediri, bicikli aŭ veturi en publika trafikilo ol stiri privatan aŭton, en ĉiutaga vivo oni cirkule uzas akvon kaj malmulte unufojan manĝilaron, per interŝanĝo kaj aliaj manieroj traktas neuzatajn objektojn. Tia malaltkarbona vivomaniero nun furoras en Ĉinio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|