2010-01-05
Karaj kuntostantoj al la postjubilea nova jaro!
Ni tostas hodiaŭ al nia dokumenta lingvo. Kiam (la en 2009 jubileinta) Lazaro Ludoviko Zamenhof kunmarŝis kun ni sur la valon de la homa egaldigno en 1887, li kreis dokumentan lingvon. Ĝian ĉifron vi povas paki en absurde malpezan broŝureton, en ‘ŝlosilon’. Se vi volas, vi povas eĉ sendi dokumenton al homo, kiu ne lernos la lingvon, sed nur devos deĉifri per sialingva ŝlosilo vian dokumenton.
Hodiaŭ ni tostas al nia monumenta lingvo. Kiam (la en 2009 kunjubileinta) Ivo Lapenna grimpis por ni la monton de Montevideo en 1954, la movado gvidata de li sentis la bezonon pruvi sian lingvon kapabla konstrui monumentojn, kapabla ĉiufake funkcii same delikate, same precize, kiel aliaj kandidatoj por la rolo de interŝtata lingvo.
Ni hodiaŭ tostas al lingvo, kiu laboras ponte inter tiuj du skaloj. Neniu lingvo malpli supla povus porti tiel delikatan devaron, ekde simpla dokumenteco, pere de majesta monumenteco, ĝis la respondeco ponti inter la simplemo kaj la majestemo.
Tostas ni hodiaŭ al tiuj, kies inspireco faris el la lingvo personan spertaron disdirendan ankaŭ al tiuj niaj najbaroj, kiuj ne lernis ĝin. UEA lanĉas por la ekanta jardeko Projekton Vizaĝoj - ne malplej per tiu ĉi mesaĝo - kiu spronu vin verki dokumentojn, skulpti monumentojn, por diskonatigi krom Zamenhof kaj Lapenna ankaŭ la multajn prirakontindajn vizaĝojn de la Esperanta mondo. "Vivos eterne pri ili memor’" nur se aperos pri ili materialo biografia - aŭ, se vi preferas, viv-libra - vikipedie, foirbude, volumege, broŝurete, do en la tuta bunto de nia repertuaro. Lande, fake, loke, eĉ eksterasocie, kunvizaĝumu kun ni!
Probal Dasgupta, prezidanto de UEA
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
|