Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Propono por enretigi la komitatan laboron de UEA
2010-01-05

 

    Johan Derks proponas, ke la bazaj dokumentoj de UEA estu ŝanĝitaj por ebligi al la komitato de UEA fari retajn decidojn. Laŭ li, gravaj mankoj en la nuna organiza strukturo de la asocio estas la malrapideco de la decidoprocezo kaj manko de engaĝiĝo de la komitatanoj. Ambaŭ laŭ li povus esti plibonigitaj, se eblus fari komitatajn decidojn ne nur dum fizika kunsido dum la Universala Kongreso. Johan Derks krome subtenas la komitatan rekomendon faritan en Bjalistoko, pri kolekto de "ĝeneralega retadresaro" de ĉiuj esperantistoj. Laŭ li, tia adresaro povus faciligi "rektajn kontaktojn inter saminteresuloj".

 

    *Johan Derks (1940) studis teorian fizikon kaj sociologion en Utrecht. Lia plej longdaŭra funkcio estis mezlerneja instruisto de matematiko en Nederlando. En 2002 li surprenis estrarajn funkciojn en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis pro disopinio.

 

    Li ĝenerale aliras la problemojn kaj defiojn de la Esperanto-movado en scienca maniero kaj tiel studis aspektojn de socilingvistiko, lingva politiko, fonetiko kaj lingviko. Li kunestras Socisciencan Esperantistan Grupon kaj retdiskutlistojn pri 'Tutmondeca Esperanto' kaj landonomoj. Kun sia edzino Johan faris sukcesplenan instruviziton en 2009 al Burundo.

 

    Kiel komitatano ekde 2006 li agis por proceduroj en la Komitato, kiuj ebligas havi tujan influon al agado de UEA.

 

el Libera Folio

Redaktorino: Chen Ji

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng