Ĉinio servas kiel deĵoranta prezidanto de KS de UN por januaro
2010-01-07
La 5-an de januaro, Zhang Yesui, ĉimonata deĵoranta prezidanto de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN kaj ĉina konstanta delegito en UN, okazigis gazetaran konferencon por konigi la januaran labor-tagordon de KS de UN.
Zhang Yesui diris, ke en sia oficotempo januare li garantios la sukcesan kaj efikan iradon de diversaj laboroj de KS kaj atente konservos la internan unuiĝon de KS.