Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hainan sin dediĉas por esti internacia turisma insulo
2010-01-07

 

    Ekde la jaro 2010, Hainan-provinco en suda Ĉinio sin dediĉas por esti internacia turisma insulo. La 6-an de januaro Wei Liucheng, sekretario de kompartia komitato de Hainan-provinco, diris en Pekino, ke Hainan klopodos havigi al si bonan komencon, por ke turistoj ĉinaj kaj alilandaj spertu verajn ŝanĝiĝojn.

 

    Antaŭ nelonge, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis dokumenton titolitan "Pluraj opinioj por akceli disvolviĝon de internacia turisma insulo en Hainan". Laŭ la dokumento, en la jaro 2020 Hainan, plej granda speciala ekonomia regiono de Ĉinio kaj unika tropika insul-provinco, estos unuapaŝe konstruita kiel monde unuagrada distra turismejo.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng