Poŝtmarko pri la Jaro de Tigro 2010 ekemisiita en Ĉinio
2010-01-07
La 5-an de januaro estis ekemisiita la poŝtmarko pri la Jaro de Tigro 2010 en la tuta lando. La Ĉina Poŝto emisiis ĉi-jare tiun ĉi specialan poŝtmarkon el unu peco kun valoro de 1.20 juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro). Unu albumo en malgranda formato kostas je 12 juanoj. La projektinto aldonis al tiu ĉi Tigro la ĉinan vorton “Feliĉo” en la tradicia ruĝa koloro kun la signifo, ke Feliĉo kaj Tigro alportas prosperon.