2010-01-21
Pasis jam kelkaj tagoj post la tertremo en Hatio. Oni serĉas plu postvivantojn, kaj la medicina helpo iras en ordo. Koncernaj flankoj kolektiĝis en Dominika Respubliko, la najbaro de Haitio, por aranĝi la savadon kaj rekonstruadon.
La 18-an de januaro la ĉina internacia savtaĉmento faris serĉadon en la detruita domo de la ĉefstabejo de misio de UN en Haitio, tamen ĝi ne trovis postvivantojn. La 19-an de januaro la Filipina Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke kadavroj de du filipinaj packonservantoj estas trovitaj en la ruino de la ĉefstabejo de misio de UN. Pluraj perdiĝintoj de Brazilo kaj Argentino restas ne-trovitaj.
el CRIonline
Redaktorino: Chen Ji |