| 2010-01-21
 |
| Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj ŝtatgvidantoj de Ĉinio adiaŭas por ĉiam la 8 viktimojn de la forta tertremo okazinta en Haitio. |
| |
 |
| Hu Jintao manpremas familianojn de la martiroj kaj esprimas al ili profundan kondolencon. |
| |
|
|
| En la halo de la Babaoshan-Revolucia Publika Tombejo |
| |
|
 |
| Kun larmoj oni adiaŭas la martirojn. |
| |
|
 |
| Dum adiaŭo al la martiroj |
| |
|
 |
| Homfluoj por adiaŭi la martirojn |
Antaŭtagmeze de la 20-a de januaro, Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj ŝtatgvidantoj de Ĉinio venis al la halo de la Babaoshan-Revolucia Publika Tombejo por funebri kune kun urbanoj de Pekino pri la 8 ĉinaj packonservantoj mortintaj en la haitia tertremo.
La ĉerkoj de la 8 martiroj estis kovritaj per la Nacia Flago de Ĉinio. Popolanoj el diversaj rondoj laŭvice eniris en la halon kaj adiaŭis por ĉiam la 8 martirojn.
|