2010-02-03
de AUGUSTO (Hispanio)
 |
Angelo Garcia |
|
|
En klubejo |
|
 |
En bankedo |
La 30-an de januaro oni festis en Valencio (Hispanio) la 150-an datrevenon de naskiĝo de doktoro Zamenhof.
Komence de la aranĝo okazis libera babilado inter la membroj de la Valencia Esperanta Grupo. Poste, s-ro Sempere, ĝia prezidanto, diris kelkajn vortojn rilate al la festo.
S-ro Angelo Garcia bele kaj interese prelegis pri Esperanto kaj Zamenhof, kun riĉa historia enhavo.
Tuj poste Augusto Casquero prezentis pere de la komputilo informojn pri Esperanto en Ĉinio, kaj diversajn salutvortojn, en video, de ĉinaj samideanoj. Speciale kortuŝitaj estis ĉiuj post la prezentado de ĉinaj infanoj kantante kaj parolante Esperante. Ankaŭ ĉiuj estis ravitaj de la video-saluto sendita por tiu okazintaĵo de la juna ĉina esperantistino Li Fei.
S-ro Luis Salag amplekse parolis pri Esperanto en radio.
Ĉe la fino, ĉiuj aŭskultis la himnon de Esperanto, en interesa versio.
Kaj kompreneble, kiel kutime, ĉio finiĝis en restoracio, kie ĉiuj gaje bankedis kaj ĝuis la frandaĵojn. Partoprenis la aranĝon 25 samideanoj, el 5 urboj.
(Redaktoroj: Li Jianhua kaj Wang Lihua)
|