Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 77-a Itala Kongreso de Esperanto
2010-02-03

 

 

 

 

 

 

 

 

    La 77-a Itala Kongreso de Esperanto okazos de la 21-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2010 en la belega duoninsulo de Linjano. La kongresa temo estas “Lingvaj rajtoj en la Eŭropa multkultura socio”. Al ĝia diskuto estos dediĉata unu el la kongresaj seminarioj. Kaj la Itala Esperanto-Federacio invitas vin ĉiujn al la 77-a Itala Kongreso de Esperanto’ 2010.

 

    Pri detalo de la kongreso vizitu al: Iru al http://italakongreso.esperantoitalia.it/77/index.html.

 

    June Sune Kune

 

    La Itala Kongreso de Esperanto, ĉijare pli granda, pli junula, pli internacia! Ĉu vi volas pasigi semajnon plaĝumante ĉe la belega Adria maro? Itala maro atendas vin en Linjano Orsabla! Ĉu vi volas satigi vian stomakon per itala kuirarto en itala proverbe fama vina regiono? Venu al la Itala Kongreso en Friulo! Ĉu vi volas lerni kiel instrui Esperanton aŭ okupiĝi pri Eŭropo? Bonajn seminariojn vi trovos en Linjano! Ĉu vi volas ĝui la belon de nordorienta Italujo per ekskursoj al la unika Venecio kaj la eŭropega Triesto? De Itala Kongreso ni kondukos vin al la plej belaj tieaj lokoj! Ĉu vi volas trovi viajn italajn amikojn kaj kune ĝui ĉemaran semajnon? Venu al ni en Italan Kongreson! Ĉu vi volas lerni la italan lingvon aŭ Esperanton? Intensivaj kursoj de la itala kaj de Esperanto (por komencantoj kaj por progresantoj) okazos en Linjano! Ĉu vi volas danci en granda rondo kun la homoj el la tuta mondo dum mojosa JoMa koncerto? Ĉe-estu lian koncerton en Linjano! Sed por plej bone kune umi tiun semajnon ni bezonas VIN!

 

    La Itala Kongreso

 

    De post la UK en Florenco la Itala Esperanto-Federacio decidis modernigi sian nacian kongreson.

 

    Post la unua sperto en Pisa (2007) ĝi konfirmis kiel gvidanto de tiu renoviga projekto la tiean organizanton Bruĉjo Kasini, esperantisto monde konata ĉefe pro sia eldonejo Edistudio.

 

    La novan aspekton de la Itala Kongreso karakterizas la “Seminarioj”, studunuoj pri specifa aspekto de Esperanto, kiuj daŭras ĉ. 20 studhorojn tra tri-kvar plenaj tagoj. Ĉiujare estas organizataj almenaŭ tri diversaj seminarioj, pri malsamaj specifaj temoj, kaj la gvidado de ĉiu seminario estas atribuata al specifa gravulo de tiu kultura aspekto de Esperanto. La “Seminarioj” de la Itala Kongreso okazas ekskluzive en la Internacia lingvo, kaj ili celas tutmondan partoprenantaron. En la antaŭaj du jaroj ilin gvidis: François Bartsch, Roman Dobrzyński, Paul Gubbins, Claudio Imbrenda, Ĵak Le Puil, Stano Marĉek, Mauro Nervi.

 

    La enkonduka Festparolado de la Kongresoj estis sinsekve farata de Baldur Ragnarsson, Sean O’Riain, Roman Dobrzyński.

 

    Apud la “Seminarioj” okazas intensivaj kursoj de Esperanto je la du bazaj niveloj (por absolutaj komencantoj, kaj por progresantoj) ankaŭ atribuataj al gravaj Esperanto-pedagogoj, kiaj Katalin Kovats, Kristin Tytgat, Anna Lowenstein, Luigia Oberrauch Madella.

 

    Krome enestas la programon organizaj kunvenoj kaj distraj aranĝoj de aparta intereso. Pri la publika koncerto de Ĝanfranko Molle apud Pisa en 2007 parolis almenaŭ 30 diversaj nacilingvaj agentejoj kaj gazetoj paperaj aŭ retaj. Prezentiĝis tra la jaroj ankaŭ Piero Nissim, Marĉela, Mario Migliucci, Whisky & Gessato.

 

    Kaj oni ne forgesas la turisman parton: veni al la plej belaj urboj de Italujo kaj ne viziti ilin kaj iliajn ĉirkaŭ­aĵojn estus certe krimo: Pisa, Lucca, Volterra, Roselle, Grosseto, la insuloj Giglio kaj Giannutri, la urbo Kasino, ĝia Monaĥejo en Monte Cassino, la malnova urbo Casertan kaj ĝia Reĝdomo estis vizititaj dum la pasintaj jaroj.

 

    En tiu ĉi jaro estas planata tuta vico da interesaj ekskursoj...

 

    Venu al la Itala Kongreso kaj ĝi kare restos en via koro kaj en viaj okuloj dum longaj jaroj...

 

(Redaktoroj: Li Jianhua kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng