Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Unua bulteno pri UK-2010
2010-02-03

    La kongresejo

 

   La Kongresa Palaco de Havano, inaŭgurita en 1979 sur surfaco de 60 000 m² posedas salonojn ekipitajn per moderna aŭdvida teknologio kaj disponas pri aliaj pluruzaj ejoj kaj oficejoj, kiuj distingas ĝin kiel la Kongresa Centro de Kubo. Ĝia ampleksa oferto de restoracioj, lunĉejoj kaj trinkejoj; medicinaj kaj stomatologiaj servoj, banko, monŝanĝejo, butikoj, retumejo kaj aliaj servoj estas certaj atutoj por la grandaj eventoj.

 

    La Kongresa Palaco gastigis la 75-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1990 kies sukceso grandparte ŝuldiĝis al la bona kunlaboro de ĝiaj profesiuloj kun LKK.

 

    La renovigita kaj modernigita Kongresa Palaco de Havano fieras gastigi la laborsesiojn de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en somero 2010 kaj ankoraŭfoje antaŭvidas la sukceson de ĉiuj kongresaj aranĝoj.

 

    Kongresaj perantoj

 

    Se estas en via lando, prefere sendu viajn mendilon kaj pagon al la peranto. Se ne, sendu la mendilon kaj pagon al Roterdamo. Mendojn sen pago oni ne traktos.

 

    Aŭstralio: Libroservo de AEA, c/o Robert Budzul, 4/23 Albuera St, Battery Point TAS 7004. Aŭstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, 3400 Klosterneuburg. Belgio: Marcel Delforge, Rue des Glacières 16, 6001 Charleroi-Marcinelle aŭ Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Britio: Esperanto-Asocio de Britio, Station Rd, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE. Ĉeĥio: Lucie Karešova, Havličkovo nám. 1, 130 00 Praha. Ĉinio: Ĉina Esperanto-Ligo, P.O. Kesto 825, 100037 Beijing. Danio: Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4.tv., 2100 Kobenhavn. Estonio: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, 93812 Kuressaare. Finnlando: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki. Francio: Unuiĝo Franca por Esperanto, 4 bis, rue de la Cerisaie, 75004 Paris. Germanio: Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, 55129 Mainz. Grekio: Helena Esperanto-Asocio, Aristidu 9, 105 59 Athina. Hispanio: S-ro Pedro A. Garrote Escribano, Apartado 119 Esperanto, 47080 Valladolid aŭ Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 1008, 08200 Sabadell. Hungario: Hungara Esperanto-Asocio, Pf. 193, 1368 Budapest. Islando: Islanda Esperanto-Asocio, Pósthólf 1081, 101 Reykjavík. Israelo: Jehoŝua Tilleman, 97-a Dereĥ-Akko, 26373 Kirjat-Mockin. Italio: Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi 38, 20143 Milano. Japanio: Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, 162-0042 Tokyo. Kanado: Olga Du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saarnich, BC V8L 5G5. Korea Resp.: Korea Esperanto-Asocio, 1601 Kangbyon Hanshin Core B/D 1601, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, 121-703. Kroatio: Boris Di Costanzo, set. Carmen Sylve 19, 51410 Opatija. Kubo: Kuba Esperanto-Asocio, Poŝtfako 5120, CU-10500 Havano. Latvio: Margarita Želve, Rūpniecības iela 35-13, Rīga 1045. Litovio: Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, 3000 Kaunas C. Nederlando: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam. Norvegio: Agnar Fitjar, Wiers Jenssens vei 33A, 5089 Bergen. Nov-Zelando: David Dewar, 24 Date Crescent, Halswell, Christchurch 8025. Pollando: Jan Książek, ul. Paderewskiego 6 m 2, 97-300 Piotrków Tryb aŭ Jan Skonieczka, ul. Chłodna 23a, 85-345 Bydgoszcz. Rusio: Miĥail Ĉertilov, P.f. 21, 143000 Moskva-Odincovo-6 aŭ Halina Gorecka, ab.ja. 1205, 236039 Kaliningrad aŭ Viktor Kudrjavcev, ab.ja. 132, 620041 Jekaterinburg. Serbio: Milica Ristić-Dokmanović, Bul. Oslobodjenja 29/II, 11000 Beograd. Slovakio: Lúbomír Fajth, 018 26 Plevník. Svedio: Lisbet Andréasson, Kajsa Kavats gata 8, 242 35. Svislando: Francois Randin, Pf. 246, 1000 Lausanne 22. Usono: Esperanto-USA, 1335 Stanford Av #300, Emeryville CA 94608

 

    Reta aliĝilo: http://www.uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php

 

    Konstanta adreso:

 

    Universala Esperanto-Asocio

 

    Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

 

    Tel.: +31(0)10 436 1044; Fakso: +31(0)10 436 1751

 

    Retadreso: kongresoj@co.uea.org

 

    TTT: www.uea.org.kongresoj/uk_2010

 

    Loka Kongresa Komitato:

 

    Kuba Esperanto-Asocio

 

    Poŝtfako 5120, CU-10500 Havano, Kubo

 

    Tel.: +53(7)640 4484; Fakso: +53(7)649 8729

 

    Retadreso: 95kongreso@esperanto.co.cu

 

    TTT: www.esperanto-cuba.org

 

   

Bonvenon al Kubo!

 

    Respubliko Kubo estas insularo en okcidenta Karibio ĉe la enirejo al la Meksika Golfo posedanta riĉan kaj diversan naturon sur ebena kaj karsta teritorio, kies 1 200 km da longo kaj 110 992 km² da surfaco inkludas pli ol 300 strandojn. La jara averaĝa temperaturo estas 25℃, dum la temperaturo de la maro restas je 26℃.

 

    La magio de la kubaj urboj, el kiuj multaj estas veraj urboj-muzeoj, mirigas pro la abundo da konstruaj stiloj.

 

    Sed, pli ol suno kaj strandoj, pli ol naturo, pli ol tradicioj kaj muziko, Kubo estas homoj kaj historio… La magio de kampoj, urboj kaj marprofundoj invitas la vizitanton vivi kaj dividi renkontiĝon kun aventuroj, mitoj, legendoj kaj realoj akcentitan de allogo homa, natura, kultura kaj turisma.

 

 

   Havano

 

    Sankta Kristoforo de Havano, la kuba ĉefurbo, estis fondita en 1519. Ĝi situas privilegie en la nordokcidento de Kubo ĉe la samnoma ĉefa komerca haveno kaj etendiĝas sur 750 km² da surfaco kun 2,4 milionoj da enloĝantoj.

 

    La Malnova Havano, deklarita de UNESCO en 1982 Kultura Heredaĵo de la Homaro, estas la plej antikva parto de la urbo, kies arkitektura ensemblo de la jarcentoj 16-a ĝis 19-a, koloniaj palacoj kaj aliaj juveloj estas zorge restaŭrataj.

 

    La urba hotelreto, efektive kombinita kun variaj eksterhotelaj servoj, inkluzivas diversajn konstrustilojn kaj kategoriojn kun komforta, moderna kaj funkciiva infrastrukturo, certa garantio por neforgesebla restado, jen por ripozi aŭ amuziĝi, jen por ĝui plej diversajn kulturajn manifestiĝojn.

 

    Naturo

 

    Jen unu el la plej grandaj puzloj por ĉiuj vizitantoj, mirigataj de nekredeble diversaj kaj endemiaj flaŭro kaj faŭno, kie neniu specio estas danĝera por la homo.

 

    Oni surpriziĝas pri larĝaj ebenaĵoj kun abundo de reĝaj palmoj, strandoj kvazaŭ garnitaj de ĉiam verdaj kokospalmoj kaj montaj regionoj, kie la naturo stebita de tropikaj nuboj atingas paradizajn kombinojn de formoj kaj koloroj malfacile troveblajn en unusola vojaĝcelo.

 

    Tamen, tio ne estas ĉio!

 

    Mirindaj strandoj el fajne blanka sablo kaj travideble lazura akvo kaj marprofundoj same riĉaj je koloroj kaj specioj, ornamitaj de belegaj koralrifaj trezorejoj, privilegias la tutan insularon.

 

    Havano kaj Esperanto

 

    Januare de 1910 fondiĝis en la ĉefurbo Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, kiu daŭrigis la laboron de la unua Esperanto-asocio fondita 1908 en la orienta urbo Santiago de Cuba. Ĝia oficiala sidejo estis en la iama Komerca Centro de Havano. La havananoj sukcesis antaŭenigi la laboron por Esperanto ĝis la 20-aj jaroj.

 

    Inter la Esperanto-pioniroj en Kubo elstaras d-ro Fernando Ortiz (1881-1969), etnologo, multfaceta esploristo, historiisto kaj lingvisto ĝuste nomata - post Kristoforo Kolumbo kaj Aleksandro

 

    von Humboldt - la tria malkovrinto de Kubo.

 

    La 16-an de junio 1979, post longaj klopodoj, oficiale fondiĝis la nuna Kuba Esperanto-Asocio, aliĝinta al UEA en 1983.

 

    Kulturo

 

     Sono de tamburoj, susuro de violonoj, miljara miksaĵo de rasoj kaj kulturoj, blanka kaj nigra, urba, kampara, marista… Kubo estas viva kulturo kaj historio.

 

    En la formiĝo de la kuba nacieco kunfandiĝas tri ĉefaj radikoj: indiĝena, kies heredaĵo reduktiĝis dum la konkero kaj koloniigo, hispana kaj afrika; al tio aldonendas la influo de ĉinoj, venigitaj kiel kulioj, kies spuroj senteblas en tiu unika mikso de rasoj kaj en la insula kuirarto.

 

    En la plantejoj mem komenciĝis la procezo de kunfandiĝo inter la kulturo de la sklavoj kaj tiu de la mastroj, ekformiĝante tiel plene nova kaj alitipa kulturo ol tiu de la originaj radikoj kiu kunformas la bazon de nacieco aŭtoktona, riĉa je tradicioj, moroj, popolaj dancoj, muziko kaj kredoj.

 

(el retejo de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng