2010-02-04 Fine de januaro la Centra Oficejo ekspedis la lastajn diplomojn al tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj ĝis la pasinta jaro membris en la asocio minimume 40 aŭ 50 jarojn. Ĉiuj diplomoj estis subskribitaj de la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Tiu rekono de fidela membreco estis enkondukita pasintjare kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la Universala Kongreso en Bjalistoko. Entute 186 membroj ricevis la honorigon pro 50-jara membreco, dum 259 membroj estis diplomitaj pro 40-jara membreco. Sekve 445 membroj, t.e. 7,8% el ĉiuj individuaj membroj de UEA, apartenas al sia asocio jam almenaŭ 40 jarojn.
La eltrovado de diplomotaj membroj postulis grandan laboron, kiun en sia libera tempo plenumis Loes Demmendaal, estrarano pri financo kaj administrado, ankaŭ iniciatinto de la diplomoj. Ŝi devis trarigardi la tutan malnovan membrosliparon de UEA, slipon post slipo, ĉar en 1981, ekde kiam la administrado okazas komputile, la antaŭa kotizhistorio de la tiamaj membroj ne estis registrita en la komputilo. Ĉar diplomon povis ricevi tiuj, kiuj aliĝis al UEA jam pli ol 10 jarojn antaŭ la administra modernigo, ilia eltrovado eblis nur per mana kontrolo de la malnovaj dosierujoj, en kiuj estas gardataj la slipoj de kelkdek mil iamaj membroj de UEA.
Parto de la ricevintoj de diplomo pro 40-jara membreco ricevos ĉi-jare novan diplomon, tiun pro 50-jara membreco. La unua disdono de diplomoj okazos ĉiam en la Universala Kongreso, post kiu la neĉeestintoj ricevos sian diplomon poŝte aŭ eventuale en la Malferma Tago de la CO aŭ alia taŭga okazo.
Kiuj ne ricevos diplomon ĝis la mezo de februaro, kvankam ili pensas, ke ili membras en UEA jam 40 aŭ 50 jarojn, bv. kontakti la Centran Oficejon, por ke la afero estu kontrolita.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |