2010-02-05 Emilio Cid el Brazilo atentigis, ĉe Reago, pri interesa intervjuo aperinta pri Esperanto en la dana ĵurnalo "Sjællands Nyheder" (Sjælland-novaĵoj) sub la titolo "Fik esperanto ind med modermælken" (Li ensuĉis Esperanton kun la patrina lakto). Temas pri intervjuo de Peter Weide, denaska Esperanto-parolanto, fare de la ĵurnalisto David Abildgaard.
Ĝi estas legebla en la dana ĉe: http://www.sn.dk/artikel/42453:Halsnaes--Fik-esperanto-ind-med-modermae%20lken kaj en Esperanto (traduko de Peter Weide mem) ĉe: http://www.sn.dk/modules/fsArticle/index.php?articleid=42454
Kelkaj respondoj estas interesaj, i.a.: "Se la angla ne estas via gepatra lingvo, vi aŭtomate staras en malavantaĝa pozicio. Tial Esperanto estas multe pli bona. Ĝi estas nekredeble facile lernebla, se oni uzas nur kelkajn horojn semajne, oni povas lerni ĝin en la daŭro de duonjaro", li certigas.
Aŭ: "Unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto, laŭ Peter Weide, estas la fakto, ke la lingvo estas demokrateca."
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|