Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Howard Zinn mortis
2010-02-05

    La granda usona historiisto Howard Zinn mortis en Santa Monica (Kalifornio), la 27an de januaro 2010. Li ja estis nek esperantisto nek Esperanto-uzanto, sed post partopreno en la Dua Mondmilito kiel volontulo, li komprenis ke milito estas abomeninda trompaĵo. Li, komprenis tion, kion d-ro Zamenhof mem komprenis, sed sen partopreni en milito.

 

    La franca eldonejo Agone, kiu publikigis tradukojn de liaj libroj, aperigis artikolon "Howard Zinn n'est plus" (Howard Zinn ne plu estas). Certe artikoloj pri li estas troveblaj interrete en diversaj lingvoj. Artikoloj de li aperis i.a. en la esperantlingva eldono de "Le Monde Diplomatique". Lia retejo: http://howardzinn.org/default/. La 16an de januaro 2010, kiam mi enretigis artikolon pri li en Vikipedio, mi ne imagis ke li malaperos nur kelkajn tagojn poste...

 

(Kontribuo de Henri Masson)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng