2010-02-21
Dum alproksimiĝas la 21-aj Vintraj Olimpikaj Ludoj en Vankuvero, Unuiĝintaj Nacioj kaj la Olimpika Movado alvokas ankoraŭ plian fojon al tutmonda ĉesigo de militado dum la daŭro de la Ludoj.
La Olimpika Militpaŭzo alportas esperon de almenaŭ portempa ripozo je perforto kaj armita konflikto. Ĝi ankaŭ tiras atenton al terura paradokso. En la Olimpikoj kaj tra la tuta jaro, ni prave honoras la elstarajn atingojn de la homa korpo kaj la pozitivajn sociajn valorojn de konkura sportado, inkluzive de teama spirito kaj justeco. Tamen, multe tro ofte, per la buĉado de milito, ni terure damaĝas tiun saman homan korpon kaj ankaŭ niajn komunajn valorojn.
Por ke homoj atingu sian plenan kapablon, paco kaj stabileco estas esencaj. La Olimpika Militpaŭzo estas fundamentita je tiu sopirado kaj je idealoj komunaj al kaj Unuiĝintaj Nacioj kaj la Olimpika Movado: tutmonda amikeco, harmonio, neperforto kaj nediskriminacio.
Pro tio mi solidaras kun la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Olimpika Komitato kaj la Olimpika Movado en instigado al ĉiuj partoprenantoj en milito tra la tuta mondo demeti siajn armilojn dum la 21-aj Olimpikaj Vintraj Ludoj. Ni komencu per la Olimpika Militpaŭzo kaj daŭrigu eĉ post plenumo de la ludoj kaj aljuĝo de la medaloj.
Novjorko, 12 februaro 2010
Ban Ki-moon
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
|