Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
12 kandidatiĝoj por 6 lokoj en la Komitato de UEA‏
2010-02-22

    Du semajnojn antaǔ la limdato jam 12 membroj estas kandidatigitaj por konkursi pri la ses lokoj de komitatanoj B en la supera organo de UEA. Inter ili estas i.a. tri estraranoj sed nur du nunaj komitatanoj. Sep kandidatoj jam havas la minimumon de dek subtenantoj el tri landoj, dum la aliaj kandidatoj ankoraǔ devos kompletigi siajn dosierojn ĝis la 28-a de februaro. Dum la restanta periodo povos aldoniĝi ankaǔ aliaj kandidatoj.

 

    La entuziasmo pri la elektoj estas tiom pli rimarkinda, ĉar en la antaǔa fojo en 2007 balotado ne necesis, sed ĉiuj kandidatoj elektiĝis aǔtomate. Ne nur ne estis pli da kandidatoj ol la tiam disponeblaj sep lokoj, sed du lokoj restis vakaj, ĉar aperis nur kvin validaj kandidatoj.

 

    Pri la reguloj de kandidatigo vidu:

 

    http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=348#1

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng