2010-02-23 Kiel kutime Esperantologia Konferenco, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), estos parto de la programo de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010).
La ĉi-jara konferenco (la 33-a en la serio) pritraktos ĉiujn aktualajn problemojn de la esperantologio: lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto estos konsiderataj.
Fakuloj, kiuj deziras kontribui, bv. kontakti Christer Kiselman (rete: kiselman@math.uu.se, papere: Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedujo) plej laste 2010-04-18.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |