2010-02-23 Homoj kiuj havas 6-12 liberajn monatojn, post la someraj aranĝoj en Kubo, povas vojaĝi tra Sudameriko instruante Esperanton, sen pagi la vojaĝkostojn kaj loĝadon.
La posteno estas por homoj, kiuj sufiĉe bone scipovas instrui Esperanton pere de la Cseh-metodo. Ĝi estas malfermita kaj al denaskaj hispanparolantoj kaj al nedenaskaj.
La elektota homo devos esti sufiĉe memstara, ne timante peti helpon al universitatanoj kaj estroj. La volontulo restos 3-4 semajnoj en ĉiuj vizitotaj urboj.
Por pli da informoj, kontaktu la Oficejon de TEJO aǔ rekte kontaktu respondeculon pere de
http://www.ameriko.org/eo/contact/ak
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |