| 2012-01-19
La 17-an de januaro la Unua Ĉina Bombardier-pokala Invita Turniro okazis en la skiejo Jiangjunshan de la urbo Aletai en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en ĝi konkursadis 11 neĝ-motorciklistoj el diversaj lokoj de Ĉinio.
La konkursejo havas longecon de 2 kilometroj kun tri S-formaj abruptaj turniĝoj kaj por-rapidigan zonon longan je 500 metroj. La konkursejo estas konstruita laŭ la normo de la Internacia Motorcikla Asocio. La matĉoj dividiĝis en grupa kaj individua konkursadoj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|