Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Letero el esperantisto Madis Linnamägi
2012-11-02

 

 

Karaj samideanoj de El Popola Ĉinio,

 

     Tre agrable vidi, ke la agado de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Chongqing-a Esperanto-Asocio videblas en Eŭropo. Mi estas UEA-delegito por Tartu en la Estona Respubliko (ĉefurbo Tallinn, situanta ĉe la Balta Maro), membro de la Eŭropa Unio.

 

    Mi vojaĝis trajne en 1989 al la 1-a Azia E-kongreso tra la tuta Ĉinio, renkontiĝis kun miaj amikoj en Pekino ktp -- estas tre valoraj memoraĵoj kaj fotoj pri Ĉinio.

 

    Nun, en la 2-a de novembro, veturos aviadile al Chongqing mia filo Esper kun sia edzino Angelika. Tio estas persona turisma vojaĝo. Li estis profesia kantisto en la Estona Filharmonia Kamerkoruso, nun li estas direktoro de la koruso.

 

    La koruso vojaĝis en oktobro al Meksiko, ĉar la verkoj de nia komponisto Arvo Pärt estas ŝatataj en la tuta mondo.

 

    La filo Esper LINNAMÄGI noktumos en la hotelo Glenview Itc Plaza Chongqing, 66 Qingnian Road, Yuzhong district, 400010 Chongqing, Ĉinio. Liaj mobilaj telefonoj: +372 565 5515, +372 502 5904, e-adresoj: esper@epcc.ee, esper.linnamagi@neti.ee; la mobiltelefona numero de la edzino Angelika +372 5346 1982.

 

    Esper parolas angle kaj ruse, sed ne plu Esperante, kvankam estas el la Esperanta familio kaj junaĝe aŭdis la Esperantan paroladon.

 

    Viaj kontaktoj povas efektivigi novajn kunlaborajn aranĝojn, ekde la korusa turneo en Ĉinio kaj reciprokaj vojaĝoj de ĉinaj kulturaj kolektivoj al Eŭropo.

 

 

Feliĉon kaj sukcesojn al Vi!

 

Madis Linnamägi

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng