— Memore al s-ro Li Shijun (Laŭlum)

 

de TAN XIUZHU

 

    La 12-an de oktobro ĉi-jare, kiam ĈEL okazigis kunsidon por memori la 125-jariĝon de Esperanto, li ĉeestis ĝin kaj sidis apud mi. Antaŭ tio ĉi-somere li kuracis sin en hospitalo pro serioza kormalsano. Tamen en la tago de la kunsido mi vidis sur lia vizaĝo bonan koloron, afablan kaj mildan rideton. Parolante pri sia resaniĝo, li montris ĝojon, kontenton kaj memfidon pri la sano. Mi tute ne atendis, ke malpli ol unu monaton poste ni jam por ĉiam perdos lin, kaj tiu renkontiĝo fariĝos lia adiaŭo al ni ĉiuj, al la tuta Esperantujo.

 

    En granda malĝojo, mi sentis iom da konsoliĝo, ke malgraŭ ĉio li vivis ĝis sia aĝo de preskaŭ 90 jaroj, rara aĝo por ĉinoj. Li foje diris al mi, ke li estis tre malsanema infanece. Junaĝe li suferis pulman malsanon kaj kuracistoj konstatis, ke li maksimume povos vivi plu du jarojn. Kial s-ro Li Shijun fine povis tiel longe vivi? Pro, por kaj per Esperanto, mi supozas. Li mem diris: "Dum mia vivo mi laboras nur por kaj per Esperanto.” Esperanto estis lia idealo kaj laboro por kaj per ĝi estis lia granda plezuro.

 

    Feliĉe, ke tuj post la finiĝo de la studado en la Esperanta kurso de la Pekina Brodkasta Instituto en 1965, mi fariĝis kolego kaj subulo de s-ro Li Shijun en la revuo El Popolo Ĉinio. Li estis unu el la plej fruaj tri profesiaj laborantoj de la gazeto. En la redakcio li laboris ĉefe por tradukado de artikoloj kaj polurado de tradukaĵoj de ni, junaj alvenintoj. Min profunde impresis liaj alta lingvonivelo, intereso kaj riĉaj scioj pri naturaj sciencoj, maŝinoj kaj teknikoj, amo al muziko kaj pentrado, lia seriozeco, absorbiteco en la laboro kaj ankaŭ lia ekscitiĝemo en la karaktero. Liaj tiuj hobioj kaj ecoj multe helpis lin, ke li povis traduki kaj verki diverspecajn artikolojn, kaj ankaŭ profitigis nin, ke ni ofte nin turnis al li por peti fakajn sciojn kaj terminojn, mankantajn kaj malfacile troveblajn por ni novuloj. Dum sia vivo li ne nur multe tradukis kaj verkis por El Popola Ĉinio, sed ankaŭ esperantigis en postlaboraj horoj, precipe post sia emeritiĝo grandan kvanton da ĉinaj literaturaj verkoj ampleksantaj poemojn, novelojn, romanojn, dramojn kaj aliajn verkoformojn, el kiuj menciindas Esperantaj versioj de tri ĉinaj plej famaj klasikaj romanoj Ĉe Akvorando, Romano pri la Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, kaj pro tio li ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski en 2003 kaj la Traduko-kulturan Premion por Dumvivaj Atingoj atribuitan de la Ĉina Tradukista Asocio en 2010. Kial s-ro Li povis plenumi tiom grandan kvanton da tradukaĵoj kaj verkaĵoj en la limigita vivo? Se oni scias, ke la Esperanta versio de Aŝma, epopeo de ĉinaj hanioj, estis plenumita de li ĉefe survoje ĉiutage de hejmo al la oficejo, oni mem jam havas la respondon: diligenteco kaj talento.

 

    Krom Esperantaj tradukado kaj verkado li gvidis multajn Esperantajn kursojn en pluraj altaj lernejoj kaj diversaj lokoj de Ĉinio, verkis kaj kompilis pli ol 10 specojn da Esperantaj lerniloj kaj elbakis multajn esperantistojn por ĉinaj profesiaj Esperantaj institucioj kaj ĉina Esperanto-movado. Mi mem ne lernis en lia kurso, li tamen estis mia rigora instruisto en la redakcio. Li ĉiam postulis nin junajn kolegojn memstare plenumi nian laboron, multe legi Esperantajn originalojn aŭ tradukaĵojn. Pri miaj senzorgeco kaj neglektemo en la laboro li sincere kaj rekte montris al mi, foje eĉ faris severan kritikon. Ĝuste pro lia helpo, direktado kaj rigora postulado kaj ankaŭ pro lia ekzemplo pri diligenteco mi havas grandan dankemon kaj respekton al li.

 

    S-ro Li Shijun emeritiĝis el la redakcio de El Popola Ĉinio en 1989, ni tamen ofte sentis, ke li ne emeritiĝis, sed ankoraŭ estas inter ni, ĉar lia figuro de tempo al tempo aperis en nia redakcio. Li venis al la oficejo aŭ por sendi kontribuaĵojn, aŭ por paroli pri siaj opinioj, proponoj pri la laboroj de la redakcio precipe pri Esperntaj revuoj, libroj kaj reto, aŭ paroli pri sia plano de verkado kaj tradukado. Ĉiufoje, kiam li venis al la redakcio, li kiel kutime prenis biciklon, kiun li uzis jam de multaj jaroj, kiel sian trafikilon. Tiu biciklo akompanis lin ĝis lia aĝo de 87 jaroj. Nur post insista deadmono li ne plu uzis ĝin.

 

    Por disvastigi Esperanton, dum sia vivo, precipe post sia emeritiĝo s-ro Li Shijun ofte sin montris en diversaj Esperantaj kongresoj, kunsidoj, seminarioj kaj aliaj aranĝoj en kaj ekster Ĉinio. Li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato de la 89-a UK. S-ro Li diris, ke li estis hontema kaj neparolema infano. Sed li vidigis al ni, ke li estas plej entuziasma kaj parolema homo. Por diskonigi Esperanton al la ĉina publiko kaj neesperantistoj, li plurfoje akceptis intervjuon de amaskomunikiloj, kaj ĉiufoje lia parolo povis daŭri plurajn horojn. En Esperantaj renkontiĝoj ĉinaj samideanoj emas krokodili. Sed en tiaj okazoj s-ro li ĉiam parolis Esperante kaj ankaŭ paroligis Esperante aliajn. Liaj prelegoj estis enhavoriĉaj kaj profundaj, liaj esperantaj paroladoj estis interesaj kaj facile kompreneblaj, tial multaj diris, ke aŭskulti liajn perfektajn Esperantajn paroladojn estas granda plezuro kaj ĝuo. De nun ni ne plu povos vidi lian figuron, nek aŭdi liajn perfektajn Esperantajn paroladojn, ni forte sentos lian mankon.

 

    Per sia firma fideleco al Esperanto kaj Esperanta idealo, kiu neniam sanceliĝis eĉ en la ege malfacilaj jaroj de la ĉina "kultura revolucio", kaj abundego da fruktoj en Esperantaj tradukado, verkado kaj instruado li starigis por la ĉina Esperanto-movado monumenton kaj fariĝis lerninda ekzemplo por ni posteuloj. Sed li maljuniĝis, li laciĝis, lia plenstreĉita risorto por Esperanto rompiĝis. Mi deziras al li pacon kaj ripozon en la Ĉielo. Li ĉiam vivos en nia koro.