de CHEN YI

 


La aŭtoro antaŭ la salono de funebra ceremonio (Foto de Wang Lihua)  
 

 S-ro Li Shijun dormas inter freŝaj verdaj vegetaĵoj. (Foto de Chen Yi) 

 

    Kovrita de la E-verdstela flago kaj kun Esperanta insigno sur la maldekstra kolumo de la eŭropstila kostumo, mia E-instruisto Li Shijun (Laŭlum) kuŝas kvazaŭ en profunda dormo kun bela sonĝo, ĉirkaŭite de verdaj plantoj en la salono Lekanto de la Babaoshan-a Sepultejo en okcidenta parto de Pekino.

 

    Sed mi klare vidas antaŭ mi, ke li staras sur la podio, kun kutima rideto sur la de mi bone konata vizaĝo, kaj ĉe miaj oreloj sonas lia profunda kaj sonora voĉo de baritono, per kiu li kun plena entuziasmo legas Esperanton. Tamen, ĉio tio estas nur ia halucino.

 

    Li Shijun (Laŭlum), mia unua E-instruisto antaŭ 30 jaroj, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, membro de E-Akademio, fama ĉina E-edukisto kaj E-tradukisto, forpasis pro malsano en la 10-a novembro, 2012, en la aĝo de 90 jaroj. Hodiaŭ matene (en la 14-a de novembro), je la 10-a horo, esperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio, amikoj kaj kolegoj de mia E-instruisto Li Shijun venis al la Babaoshan-a Sepultejo por adiaŭi por ĉiam tiun ĉi estimatan esperantiston, batalantan dum sia tuta vivo por la noblaj aferoj de la lingvo Esperanto.

 

    Diplomiĝinte el universitato en la jaro 1982, mi venis al la redakcio de El Popola Ĉinio kaj eklaboris kiel ĝia redaktoro. Mi kaj miaj du junaj kolegoj unue lernis Esperanton en la Pekina Fremdlingva Instituto dum unu jaro. Kaj 50-jara s-ro Li Shijun servis kiel nia E-instruisto. En miaj okuloj li tiam jam estis maljunulo, afabla kaj serena, kun freneza amo al Esperanto, tamen ĉiam kun pacienco al ni malobeemaj E-lernantoj.

 

    Poste, mi forlasis la redakcion El Popola Ĉinio, tamen mi havis de tempo al tempo informojn pri li, dank’ al miaj kunlernantoj, kiuj daŭre laboras en la redakcio. La jaro 2009 estis la 150-a datreveno de naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof, kreinto de Esperanto. Por lin memori, oni speciale okazigis la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pollando. Mia E-instruisto Li Shijun donacis al la kongreso sian E-tradukaĵon -- la romanon Pilgrimo al la Okcidento en la Esperanta versio. Antaŭ tio, li esperantigis la klasikajn ĉinajn romanojn Ĉe Akvorando kaj Romano pri la Tri Regnoj kaj per tio multe kontribuis por riĉigi la kulturan trezorejon de Esperanto kaj por intensigi la kulturan interŝanĝon inter la landoj. Mi opinias, ke mia E-instruisto Li Shijun povas kompari per siaj fideleco, obstineco kaj firmeco en strebado por Esperanto kun bonzo Xuanzhan en la romano Pilgrimo al la Okcidento.

 

    Hodiaŭ, ekster la salono de funebra ceremonio mi aŭdis de samideanoj, ke mia E-instruisto Li Shijun forpasis en trankvileco kun la kapo klara kaj sen sufero. Antaŭ nelonge de sia forpaso, li ankoraŭ esperantigis la albumon Antaŭen kun Espero, kiu temas pri la historio de Esperanto en Ĉinio.

 

    Mi aŭdis ankaŭ, ke li havis grandan esperon kaj multajn planojn pri Esperanto. Mi pensas, ke li certe daŭros diskonigi Esperanton en la Ĉielo kaj tie li povos diskuti pri Esperanto kun d-ro L. L. Zamenhof. Aŭdiĝos sonoraj ridoj de mia E-instruisto Li Shijun ankaŭ en la Ĉielo.

 

Redaktoro: Wang Lihua