-- Profunde memori s-ron Li Shijun, eminentan E-tradukiston

 

de GUO XIAOYONG

 

    Li foriris, foriris tre subite.

 

    Je la 7-a horo de la 10-a de novembro 2012 s-ro Li Shijun, eminenta ĉina E-tradukisto, por ĉiam forlasis nin. Lia forpaso estas granda perdo ne nur por la ĉina, sed ankaŭ por la monda E-movado.

 

 
La aŭtoro interparolas kun Li Shijun en la kunsido por memori la 125-jariĝon de Esperanto en la 12-a de oktobro 2012.

 

    Kiam mi aŭdis pri la malĝoja informo, mi ne povis akcepti ĝin. En la 12-a de oktobro, 4 semajnojn antaŭ lia forpaso, mi interparolis kun li en la memorkunveno pri la 125-jariĝo de Esperanto kaj kunsido pri eldonado de la albumo Antaŭen kun Espero. Tiu-tage li estis viglecplena kun sonora voĉo, kaj tute ne aspektis kiel homo preskaŭ 90-jara.

 

    Ni ĉiuj tute ne atendis, ke li tiom subite forpasos.

 

 
La aŭtoro (maldekstre) en la hejmo de Li Shijun en la 21-a de marto 2008
 

La aŭtoro (la 2-a de maldekstre) donas al Li Shijun librojn de li esperantigitajn en la 20-a de julio 2009.
 

 

    Ricevinte la informon pri lia forpaso mi tuj iris al lia loĝejo en Pekino. En la lastaj jaroj, nome de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj de la Ĉina Asocio de Tradukistoj, mi multfoje vizitis lin, faman tradukiston, eksan vicĉefredaktoron de El Popola Ĉinio, Esperantan edukiston kaj verkiston, por festi lian naskiĝtagon, sendi al li liajn nove eldonitajn tradukaĵojn aŭ por peti liajn opiniojn pri la laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo… Niaj intervidiĝoj estis agrablaj kaj mi ĉiam estis impresita de liaj entuziasmo kaj erudicio. 

 

    Sed ĉi-foje, kiam mi refoje eniris en lian loĝejon, granda malĝojo plenigis mian koron.

 

    Li diligente kulturis kompententulojn por la ĉina E-movado

 

    En la jaro 2002 mi eklaboris en la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj komencis havi kontaktojn kun Esperanto. De tiam mi ofte aŭdis la nomon de Li Shijun. En Ĉinio preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj lernis Esperanton, scias lin pro liaj Esperantaj lernolibroj kaj legaĵoj. Oni povas diri, ke liaj lernantoj troviĝas ĉie en Ĉinio.

 

    Post renkontiĝo kun s-ro Li Shijun kaj aliaj esperantistoj mi povis detale informiĝi pri liaj travivaĵoj kaj kontribuo al la ĉina E-movado. En la jaro 1923 li naskiĝis en malriĉa kamparana familio de Hebei-provinco. En sia infaneco li volis fariĝi natursciencisto. Por realigi sian idealon li eniris en la Unuan Mezlernejon de Jinan kun historio de pli ol 100 jaroj. Tamen pro la invado de japanaj agresantoj li perdis ne nur sian hejmlokon, sed ankaŭ la gepatrojn, kaj fiaskis lia revo fariĝi sciencisto. Por ne fariĝi viktimo de japanaj agresantoj, kun la tuta lernejo, li migris de Shandong al Henan, Hubei, Shaanxi kaj Sichuan. Ĉiutage li piediris dekojn da kilometroj portante pakaĵon en la aĝo de dekkelkaj jaroj.

 

    Iutage en 1939 s-ro Li Shijun hazarde legis la libron Esperanto en Unu Monato, kiu prezentis al li la lingvon kun simpla gramatiko, racia vortfarado kaj riĉa esprimpovo. La libro konigis al li Esperanton kaj de tiam li havis nedisigeblan ligitecon kun Esperanto. Por lerni Esperanton li kaj liaj 3 kolegoj sin anoncis al la Chongqing-a Koresponda Instituto de Esperanto per ŝparitaj 5 juanoj, kiuj estis ilia helpmono por unu monato. Dum lernado en la instituto li ekzercis sin per verkado en Esperanto, esperantigo de artikoloj kaj legado de E-legaĵoj. Tiam Esperanto fariĝis lia grava ilo por akiri sciojn.

 

    Fininte la lernadon en la instituto s-ro Li Shijun jam komencis la instruadon de Esperanto. Partopreninte en kompilado de la Nova Vortaro de Esperanto, li eldonis lernolibrojn de Esperanto. Li instruis Esperanton en universitato eĉ en la aĝo de 81 jaroj kaj faris prelegon en trejna kurso de Esperanto organizita de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la aĝo de 88 jaroj. Li kulturis multajn esperantistojn por la ĉina E-movado kaj faris firman fundamenton por antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon.

 

    Li esperantigis dekojn da verkoj dum 70 jaroj

 

    La gvidantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj tiuj de la Ĉina Esperanto-Ligo ĉiam donas atenton kaj subtenon al eldonado de E-verkoj. Admirinde por mi estas, ke en 18 jaroj s-ro Li Shijun esperantigis tri el la kvar ĉinaj plej famaj klasikaj literaturaj verkoj: Ĉe Akvorando, Romano pri Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, kaj poluris la E-version de la alia verko Ruĝdoma Sonĝo. Krome, li esperantigis ankaŭ Mirrakontoj de Liaozhai, Aŝma, Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, Frosta Nokto, Noktomezo kaj aliajn pli ol 40 literaturajn verkojn. Mi iam okupiĝis pri tradukado de la araba lingvo kaj bone scias ĝojon kaj malfacilon de la tradukista laboro. Li sola plenumis tradukadon de tri klasikaj literaturaj verkoj kun versoj. Tio estas unika en la traduka historio de Ĉinio.

 

    Ĉiuj homoj okupiĝantaj pri tradukado scias, ke ju pli simpla kaj facile lernebla estas la lingvo, des pli granda estas la defio kaj malfacilo en traduko de literaturaj verkoj. Esperanto estas internacia helpa lingvo kreita de doktoro Zamenhof antaŭ 125 jaroj. Ĝi estas simpla en vortofarado, facile lernebla kaj memorebla. Tial E-tradukistoj devas doni pli grandan penadon por esprimi riĉan enhavon de naciaj lingvoj per la relative simplaj vortoj.

 

    Ĝuste pro tio, mi admiras la atingojn de s-ro Li Shijun. Mia kolego diris al mi, ke kiam s-ro Li estis juna, li ricevis la titolon "tradukisto sur biciklo". Tiam ĉiutage li biciklis ĉ. 2 horojn al la oficejo. Por plene uzi la tempon li kopiis partojn de artikoloj sur paperslipojn kaj survoje cerbumadis pri ilia traduko.

 

    La diligenteco de s-ro Li Shijun ne reduktiĝis pro kresko de lia aĝo. Lia familiano diris al mi: "Li ofte laboris ĝis noktomezo, kvankam li jam estis pli-ol-80-jarulo. Kiam ni konsilis al li ne labori tiel malfrue, li diris, ke grandaĝulo nemulte dormas." Foje, kiam mi diris al li: "Vi devas bone zorgi pri vi mem. Ĉar via korpo ne nur estas via, sed ankaŭ apartenas al la tuta Esperantujo." Aŭdinte tion li ekridis respondante: "Ne gravas, por mia sano ĉiutage mi promenas unu horon eĉ en pluva tago, kaj foje-foje mi ludas violonon, pianon, kaligrafas kaj pentras por preventi mantremon, kiu influos miajn tradukadon kaj verkadon."

 

    S-ro Li Shijun subite forpasis ne plenuminte la poluradon de Rakontoj de Afanti kaj la kompiladon de Ĉina Proverbaro, kies materialojn li kolektis dum kelkdekoj da jaroj. Ni sentas profundan bedaŭron pro lia forpaso.

 

    S-ro Li Shijun iam diris: "Fariĝi bona tradukisto estas tre malfacile. Ĉar tradukado estas ligita kun kulturo. Ju pli riĉa estas la kono pri kulturo, des pli facila fariĝas la tradukado. Tradukado estas arto, kaj por bone traduki oni devas multe klopodi." En tradukado s-ro Li tre atentis uzon de vortoj kaj klopodis por perfektigi siajn tradukaĵojn. Tradukante la romanon de Bakin Frosta Nokto li havis malsaman opinion pri esprimo de la aŭtoro "pulmdoloro". Ĉar en pulmo ne estas nervo, tial oni ne povas uzi la vorton "pulmdoloro". Tio venis el lia propra sperto, ĉar kiam li migris al Sichuan-provinco, li estis atakita de ftizo kaj estis turmentita de la malsano dum 5-6 jaroj. Pro tio li skribis al Bakin por peti lian opinion. Ricevinte la aprobon de Bakin, li uzis "brustdoloron" anstataŭ "pulmdoloro" en sia tradukaĵo.

 

    Li disvastigis ĉinajn kulturon kaj literaturon per Esperanto

 

    S-ro Li Shijun dediĉis sian tutan vivon al akcelo de kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj fremdaj landoj, al antaŭenpuŝo de disvastigo de la ĉina kulturo. Liaj entuziasmo kaj kontribuo estas vaste konataj en la ĉina esperantujo.

 

    Vizitante s-ron Li Shijun mi ĉiam aŭdis lian alvokon por Esperanto: "La mondo estas diversa kaj Esperanto pliriĉigis la lingvan mondon. Esperanto ne estas nacia lingvo kaj ne havas intencon anstataŭi iun ajn lingvon ekzistantan. Ĝi povas fariĝi la dua lingvo de ĉiuj homoj kaj ludi pontan rolon inter naciaj lingvoj kaj utilan kompletigan rolon, kaj pro tio la partio kaj la ŝtato devas plue disvastigi kaj diskonigi Esperanton."

 

    S-ro Li Shijun klopodis por disvastigi Esperanton en la tuta vivo. En la jaro 1946 li aliĝis al la Asocio de Esperantisto-Ĵurnalistoj kaj kontribuis artikolojn pri la liberiga milito de Ĉinio por Internacia Kulturo, E-gazeto eldonata en la Danuba regiono. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li eklaboris en la redakcio de El Popola Ĉinio, la plej frua Esperanta revuo en Ĉinio, kaj en la postaj kelkdekoj da jaroj, li propraokule vidis, ke la revuo estas distribuata en pli ol 100 landoj kaj regionoj. Post emeritiĝo li tradukis multajn ĉinajn literaturajn verkojn kaj faris elstaran kontribuon por diskonigi la ĉinan literaturon kaj la ĉinan kulturon.

 

    En la pasintaj kelkdekoj da jaroj li partoprenis en dekoj da aranĝoj pri internacia akademia interŝanĝo. La libroŝrankoj de s-ro Li Shijun estas plenaj je diversaj E-libroj. Li diris al mi: "La libroj estis ŝanĝitaj de mi kun fremdlandaj amikoj. Oni devas pagi usonajn dolarojn aŭ eŭrojn por aĉeti E-librojn eldonitajn en aliaj landoj kaj ili estas tre multekostaj. Tial mi ŝanĝis librojn kun fremdlandaj amikoj."

 

    S-ro Li Shijun estis sinsekve elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto kaj ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski de UEA.

 

    En la jaro 2010 la Ĉina Asocio de Tradukistoj donis al li la Traduko-kulturan Premion por Dumvivaj Atingoj,la plej altan premion en la traduka kampo de Ĉinio. En 2011 la Ĉina Esperanto-Ligo donis al li la Premion por la Tutviva Atingo en la Ĉina E-movado...

 

    Rigoreco kaj modesteco estas elstara karakterizaĵo de s-ro Li Shijun kiel traduka majstro de Esperanto. Kiam oni laŭdis lin pro liaj elstaraj kontribuoj en tradukado de famaj literaturaj verkoj kaj en Esperanta literaturaĵo, li ĉiam diris: "Mi ne povas plene esprimi la pensojn de poemoj per mia traduko kiel mia adoranto K. Kalocsay. Nun mi estas maljuna, mia energio ne estas tiom vigla kiel en juneco. Mi ofte sentas fortomonkon. Mi esperas, ke junaj generacioj povos pli bone retraduki la verkojn en estonteco."

 

    Li dediĉis sian tutan vivon por Esperanta movado

 

    Por kulturi junajn esperantistojn s-ro Li Shijun disvastigis Esperanton en ĉiu okazo. Li eĉ diskonigis Esperanton inter malsanuloj, kiuj loĝis en la sama ĉambro kun li en hospitalo. Liaj tradukaĵoj fariĝis lernolibroj de junuloj por lerni Esperanton. Lia instrua metodo "lerteco venas el praktikado" estas ŝatata de multaj junuloj.

 


Chen Haosu (meze), la aŭtoro kaj Li Shijun (la 1-a de dekstre) en la kunveno por celebri la 60-jaran datrevenon de la fondiĝo de ĈEL en 2011
 

 

    Informiĝinte pri la forpaso de s-ro Li Shijun, Chen Haosu, konstanta membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo diris: "Dum la tuta vivo s-ro Li Shijun firme defendis la idealon de Esperanto, klopodis por studado kaj disvastigo de la lingvo, diligente laboris por la Esperanta afero kaj faris elstarajn kontribuojn por disvolviĝo de la ĉina kulturo kaj por interŝanĝo de kulturoj ĉinaj kaj alilandaj." La vortoj de Chen Haosu esprimis elkoran senton de multaj esperantistoj.

 

    Por la Esperanta afero s-ro Li Shijun dediĉis sian tutan energion. Por ni posteuloj, la plej bona memoro al li estas preni lin kiel ekzemplon, daŭre antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon, per Esperanto servi por diskonigo de la ĉina kulturo kaj por konstrui la mondon harmonian.

 

    Sinjoro Li Shijun, bonan vojaĝon al la Ĉielo!

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

    * La aŭtoro estas konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la unua konstanta vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Tradukistoj.