Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun Natsuo Yamaguchi
2013-01-28


Xi Jingping (dekstre) intervidiĝas kun Natsuo Yamaguchi. 

 

    La 25-an de januaro, 2013, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), intervidiĝis en Pekino kun Natsuo Yamaguchi, prezidanto de la Nova Komeito, politika partio de Japanio.

 

    En la intervidiĝo, Xi Jinping emfazis, ke por teni longdaŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj, necesas konsideri la ĝeneralan staton, preni ĝustan direkton kaj akurate kaj konvene trakti sentemajn problemojn de la du landoj. La starpunkto de la ĉina flanko pri la afero de la insularo Diaoyu estas konstanta kaj klara, la japana flanko devas vizaĝi al la historio kaj al la realo, kaj klopodi kune kun la ĉina flanko, per dialogo kaj interkonsiliĝo, por trovi efikan rimedon por konvene superregi kaj solvi la konflikton.

 

    Resumi la spertojn el la historio antaŭ ol vizaĝi al la estonteco. La japana flanko devas respekti la nacian senton de la ĉina popolo kaj ĝuste taksi la historiajn aferojn. La ĉina flanko alte taksas la viziton de Natsuo Yamaguchi en la nuna situacio, kiam la rilatojn inter la du landoj trafas speciala problemo kaj esperas, ke la partio Nova Komeito daŭre ludos la konstruecan rolon en la antaŭenpuŝo de disvolvo de la rilataj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Natsuo Yamaguchi esprimis, ke la partio Nova Komeito delonge aktivas por disvolvi la amikecon inter la du landoj kaj firme persistas en observado de la principo difinita de la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Kiel unu el la koaliciaj regantaj partioj de Japanio, la partio Nova Komeito heredos kaj disvastigos ĉin-japanan amikecan tradicion, akcelos la dulandajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn, antaŭenpuŝos konvenan solvon de koncernaj problemoj per intertraktado kaj faros pozitivan klopodon por plibonigi kaj disvolvi la rilatojn inter la du landoj.

 

    Natsuo Yamaguchi transdonis al Xi Jinping la leteron persone skribitan de japana ĉefministro Abe Shinzo. En la letero, Abe Shinzo esprimas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas unuj el la plej gravaj aferoj por la du flankoj. Kaj la du landoj havas komunan respondecon pri la paca evoluado de la Azi-Pacifika regiono kaj pri tiu de la tuta mondo. Li volas, el la ĝenerala situacio, antaŭenpuŝi la strategiajn reciprok-utilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng