| 2013-05-13
 La infanoj benas. |
| |
 Suquan-majstro kaj la infanoj |
La 12-an de majo 108 infanoj naskitaj post la tertremo en Wenchuan, kiu okazis en la jaro 2008 en la provinco Sichuan en la sudokcidenta parto de Ĉinio, festis sian 5-jariĝon en la antikva Arajata Templo, kiu situas en la urbo Shifang, unu el la plej serioze detruitaj lokoj en la menciita tertremo. La 5-jaraj infanoj estis naskitaj ĝuste en ĉi tiu templo. En la celebrado ili kune kantis la kanton "Feliĉa Naskiĝtago", ĉirkaŭante grandan torton kun la longeco de 4 metroj kaj la larĝeco de 1.5 metroj. Poste ili benis kaj blovis la kandelojn kun gajaj ridoj.
Post kiam la tertremo en Wenchuan detruis la domon de la Hospitalo por Patrinoj kaj Infanoj en Shifang, oni povis nur aranĝi la akuŝontinojn en la najbaran antikvan Arajatan Templon. Suquan-majstro, abato de la templo, akceptis la akuŝontinojn senkonsidere al la budhisma malpermeso. Sekve, sume 108 beboj naskiĝis en la templo, oni vokis ilin "arahatgardaj beboj". La 108 beboj ĉiujare kolektiĝas en la 12-a de majo en sia naskiĝloko.
En la ĉi-jara 12-a tago de majo, Suquan-majstro denove surmetis la speciale faritan sutanon por la celebrado, ĉar ĝi estas farita de 108 patrinoj de la 108 beboj el 108 pecoj da toloj detranĉitaj el la vestoj de la 108 beboj, la patrinoj ĝin kudris por la majstro kiel memoron al lia favoro.
La 12-a de majo estas samtempe la "patrina tago", la infanoj festis ne nur sian naskiĝtagon sed ankaŭ esprimis amon al sia patrino: "Panjo, bonan feston, mi amas vin!"
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|