Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Qinghai estas tiel bela, ni ekplanu la vojaĝon! (II)

| 2015-05-28
Bookmark and Share

    La sorto destinas ke du specoj da homoj estu kunligitaj kun Qinghai, provinco en okcidenta Ĉinio: tiuj, kiuj iam venis al ĝi kaj estis impresitaj de tieaj pejzaĝo kaj kultura etoso, gardas tre belan memoron pri ĝi dum la tuta vivo; la aliaj, kiuj ĉiam sopiras pri ĝi, atendas ŝancon por iri tien. Fakte por ajna celo - ĉu por memoro ĉu por ŝanco, por vojaĝi al malsamaj lokoj, por rigardi malsamajn pejzaĝojn, por scii malsamajn aferojn, por kompreni malsamajn vivojn de homoj - la plej memorinda afero en Qinghai estas la blua ĉielo kiun oni preskaŭ povus tuŝi per la manoj levitaj...

 



    Pejzaĝoj de la montaro Qilian

 

    En la mondo ne ekzistas loko simila al la montaro Qilian. Antaŭ 570 milionoj da jaroj, sur la tero ondegoj impetis kontraŭ montoj. Post la tumulto daŭranta kiom longe oni ne scias, la akvo iom post iom retiriĝis, kaj elstariĝis kontinento. Iom post iom formiĝis vasta stepo en la montaro Qilian, nordokcidenta Ĉinio nuntempa. Ĝia historio ŝajnas tiel kruda, eĉ kruela, sed la naturo de la montaro Qilian estas definitive milda kaj romantika. La nomo de la montaro venas el la lingvo de hun-oj kun la signifo "ĉiela montaro". Ĝis nun, la nomadaj jugur-oj, rektaj posteuloj de hun-oj, ankoraŭ nomas la montaron Qilian per "Tenggeli Daban", kun la sama signifo "ĉiela montaro". (Foto de Wu Dawei)

1   2   3   4    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments