Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Qinghai estas tiel bela, ni ekplanu la vojaĝon! (II)

| 2015-05-28
Bookmark and Share


    La monto Zhuo'er

 

    La monto Zhuo'er, Danxia-geomorfologiaĵo, konsistas el ruĝaj sabloŝtonoj kaj konglomeraĵoj. En la tibeta lingvo oni nomas ĝin "Zong Mu Ma You Ma", kiu signifas bela ruĝa reĝino. La vidkampo de sur la montosupro estas ekstreme larĝa, ekzistas neniu baro ĉirkaŭe. Kontraŭ ĝi staras la monto Niuxin kun pejzaĝoj de kvar sezonoj, en la maldekstra flanko etendiĝas la fosaĵo Ladong, en la dekstra belas la pitoreskejo Baiyanggou, dorse de ĝi senlime serpentas la montaro Qilian kaj ĉe ĝia piedo fluas la rivero Babao kiel blanka rubando ĉirkaŭ la guberniurbo. (Foto de Shen Zhaoyou)

     1   2   3   4    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments