Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Lasao de Tibeto (I)

| 2015-06-11
Bookmark and Share


    Mi ĉiam opinias, ke viziti iun lokon estas kiel renkonti iun homon; oni ne ricevus rikolton sen havi ĝustan motivon, kaj estas tiel same sur stratoj de Lasao, antaŭ pordo de templo kiel sub bodi-arbo... En tiu momento oni pensas nur ke oni devas esti ĉi tie kvazaŭ por reveni finfine al la loko transpasinte mil jarojn. Tiamajn tremon kaj amaron en la animo komprenas nur la koncerna persono mem. 

   

    Ĉiu havas en sia koro lokon ŝatatan kaj kiel ajn neforviŝeblan. Homoj estas animaloj riĉaj je sentoj. Sentoj estas energio, kiu estas nevidebla sed ekzistas ĉie ajn. Ili kunligas homojn kun homoj, homojn kun bestoj, homojn kun la naturo, homojn kun lokoj...

 

    Tre ofte vi eĉ ne povas imagi kia homo aŭ kia afero subite kortuŝos vin en la loko kiun vi vizitos por la unua fojo.

 

    Por mi Lasao de Tibeto estas ĝuste tia loko, al kiu mi ne scias kial mi havas tiom profundan amon.

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments