Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Lasao de Tibeto (I)

| 2015-06-11
Bookmark and Share


    Mi veturis de Ŝanhajo rekte al Lasao. Kiam la aviadilo flugis super montaroj en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun la altitudo de pli ol 4 mil metroj, mi iĝis trankvila. Kiam mi rigardadis tra la fenestro nubojn ŝvebantajn, ankaŭ miaj pensoj iĝis ekstreme mirindaj. Neniam mi estis en Lasao, sed mi tiel sopiris pri la loko. Kiam la aviadilo reale surteriĝis sur tiun teron, mi profunde enspiris la tiean aeron, sen malbona reakcio pro la altitudo, kiun oni imagis, sen ekscitiĝo imagita: ĉio estis normala kaj natura. 

 

    Drama sceno okazis en la buso al la urbo Lasao: kiam ni - mi kaj mia akompananto - elprenis niajn monujojn por aĉeti bileton, ni rimarkis ke ni portas kun ni neniom da mono, eĉ ne groŝon. La ŝoforo diris ke ne estas bankaŭtomato proksime, ĝi troveblas nur en la urbo, sed ni nepre aĉetu bileton antaŭ la ekveturo de la buso.

     1   2   3   4   5   6   7    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments