Unua-pagho >> Aktualajhoj


Plenumighis la plano pri grandskala
translokigho de pandoj

    Antautagmeze de la 22-a de decembro 6 pandoj forlasis sian hejmlokon, chinan pandoprotektan centron Wolong, en Aba-gubernio, Sichuan-provinco, kaj direktis sin al nova loghloko en Bifengxia, Ya'an-gubernio. Tio markis, ke la plano pri grandskala translokigho de pandoj jam plenumighis.

    Kun rapida kresko de la nombro de la bredataj pandoj la efika prevento kaj kuraco de malsanoj farighis grava metodo por garantii la sekurecon de la pandoj. Por garantii la sekurecon de la pandoj, grandigi ilian vivspacon kaj akceli ilian protekton, antau unu jaro la Nacia Forstokultura Administracio decidis konstrui alian bazon por ilia generado kaj esplorado en konvena loko. Post argumentado de fakuloj oni decidis konstrui tiun bazon en Bifengxia de Ya'an kaj transloki tien parton de la pandoj.

    La 21-an de septembro, 2003, tien venis 8 pandoj kaj nun 6, tiel oni plenumis la planon pri translokigho de pandoj.

    Post 4 tagoj, kiam tiuj 6 pandoj alkutimighos al la nova loghloko, la esplora centro en Bifengxia oficiale malfermighos al la publiko.

La unua grupo da pandoj transloghighis al nova loko