|  
                
                    Antau 
              kelkaj tagoj 8 pandoj forlasis Wolong, Sichuan-provinco, la esplor-centron 
              por protekti la pandojn de Chinio, kaj sukcese atingis sian novan 
              hejmlokon en Bifengxia, Ya'an, en la sama provinco. 
                 
              Antau la transloghigho oni faris fizikan ekzamenon al la 8 pandoj 
              (7 virpandoj kaj unu pandino) kaj konkludis, ke ili chiuj estas 
              sanaj. Oni metis ilin en ferajn kaghojn sur 8 specialaj kamionoj. 
              Survoje ili estis zorgataj de bredisto kaj veterinaro. Oni faris 
              fizikan ekzamenon al ili en chiu 2-a horo. La vojagho dauris entute 
              6 horojn. 
                 
              Oni diris, ke la vojo estas bona, char tiu parto de la vojo (de 
              Ya'an al Bifengxia) estas speciala por transporti la pandojn. La 
              naturparka administracio Wolong, chevojaj registaroj kaj arbaraj 
              policanoj faris stafetan laboron por garantii ilian sekurecon. 
                 
              Protekti chiujn grupojn de pandoj en malsamaj lokoj estas grava 
              metodo alprenita de la china registaro. Krom la supre menciitaj 
              8 pandoj, ankau aliaj du grupoj translokighos de Wolong al Bifengxia. 
             
               Rilata 
                artikolo: 
                Bredataj 
                pandoj estos transloghigitaj 
             
              
           |