Lastatempe
en sia 27-a kunveno pri mondaj heredajhoj Unesko decidis meti naturajn
pejzaghojn inter paralelaj riveroj Nujiang, Lancang kaj Jinsha en
nordokcidenta Yunnan de Chinio en sian Liston de Mondaj Kulturaj
kaj Naturaj Heredajhoj.
La naturaj pejzaghoj inter Nujiang-, Lancang- kaj Jinsha-riveroj
okupas areon de 41 mil kvadrataj kilometroj, kie renkontighas la
Orientazia, Sudazia kaj Qinghai-Tibeta Altebenajhoj. Tie oni povas
vidi raran altmontan geomofologion kaj richajn kreskajhojn. Tie
vivas 16 nacimalplimultoj kun malsamaj lingvoj, religiaj kredoj
kaj moroj.
En 1985 la china registaro alighis al "Konvencio de Protekto
de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajhoj". En 1987 en la 11-a
kunveno de Unesko pri mondaj heredajhoj unuafoje 6 lokoj de Chinio,
nome Taishan-monto, la Granda Muro, la Imperiestra Palaco de Pekino,
Mogao-shtonkavernaro, Mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
kaj la ruino de restadejo de pekinhomoj en Zhoukoudian estis metitaj
en la Liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajhoj. Nun la listo
havas 29 naturajn pejzaghojn kaj kulturajn heredajhojn el Chinio.
Mondaj
Kulturaj Heredajhoj en Chinio
|