28
lokoj de Chinio estis enskribitaj de Unesko en la liston de
Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajhoj. Kaj Chinio okupas
la kvaran lokon de la mondo pro la multeco de la heredajhoj.
Ghis
nun 633 lokoj estis enskribitaj en la liston de Mondaj Kulturaj
kaj Naturaj Heredajhoj, inter kiuj 483 estas kulturaj, 128
estas naturaj kaj 22 estas kaj kulturaj kaj naturaj.
Lau
la "Konvencio de Protekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj
Heredajhoj" aprobita en 1972, la heredajhoj estas protektataj
de la membrolandoj de Unesko kaj ne estos atakataj en milito.
Ekde
1986 Chinio chiujare peticiis al la Komisiono de Mondaj Heredajhoj
kaj en 1987 Taishan-monto, la Granda Muro, La Imperiestra
Palaco, Mogao-shtonkavernaro, Mauzoleo de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio kaj la ruino de restadejo de pekinhomo de
Zhoukoudian estis metitaj en la liston de Mondaj Kulturaj
kaj Naturaj Heredajhoj.
|